+

Tuesday, August 4, 2015

Kio diable okazas ĉi tie? The Hero's Return de Terry Rowlett

Mi amas rigardi pentraĵojn kaj demandi min mem "Kio diable okazas ĉi tie?" kaj provi malkovri. Do mi decidis krei serion en kiu ni faros precize tion. Mi hazarde trovis ĉi tiun pentraĵon de Terry Rowlett kaj komencos per ĝi: The Hero's Return (La reveno de la Heroo). Ni komencu.
Tiuj du junaj virinoj rigardas skeleton en boato. En la boato estas ruĝa teksaĵo, potoj, korbo el pajlo, kesto, eble remilo kaj... verda basilo? Buo estas ligita al la boato per kordo. Ĉu li/ŝi postvivis ŝipopereon? Eble tiu persono mortis drivante. Kial la skeleto ne falas? Kiel ĝi eblas sidi?

Estas la basa tajdo, ni scias tion danke al la koloro de la rokoj, ili estas markitaj de la akvo, kaj ĉu estas pinoarboj sur la insuloj en la malantaŭo? Eble ni estas en la norda duonsfero.

En la ĉielo ni vidas nubojn kaj du el tiuj nuboj havas formojn de lineo, ĉu tiuj nuboj estas spuroj de aviadiloj?

Ŝipo navigas, la ŝipanaro havus belegan panoramon se ili rigardus maldekstren... Unu el la virinoj estas brustnuda, la alia estas tute nuda (bela pugo) sed kial? Unu el ili havas fotografilon, do ĉu ni estas en nudista plaĝo aŭ ne?

La titolo de la pentraĵo estas "La reveno de la Heroo", ĉu estas la skeleto la heroo? Ĉu la virinoj scias la identecon de la mortulo? Kial ili estas nudaj? Tre da demandoj...

Sciigu viajn pensojn en la komentoj.
(Ankaŭ informu min pri miaj gramatikaj eraroj)

Fonto: Artikolo pri Terry Rowlett en zeitgeist-art.com